Publikaĵoj de Hiddo Velsink

La diploma verko el 1983, titolita "Linearigo de observaj egalaĵoj en tridimensia geodezio".

La unua publikaĵo de la doktoriĝa esplorado estis prezentita dum GeoMonitoring 2012 en februaro 2012-a. La titolo estis "Who says that the Netherlands are subsiding? Towards a taxonomy of governance arrangements for geodetic deformation measurements"

Tri kolege reviziitaj artikoloj estis publikigitaj ekde tiam.

En la lasta numero de 2015 de Survey Review (Ĵurnalo pri Ter- kaj Inĝenieria Mezurado) aperis la kolege reviziita artikolo "Extendable linearised adjustment model for deformation analysis". La artikolo havas open access (malferman aliron), kio signifas ke ĝi estas disponebla senpage.

En la numero de Journal of Geodesy (Ĵurnalo de Geodezio) de novembro 2015-a aperis la la kolege reviziita artikolo "On the deformation analysis of point fields". La artikolo havas open access (malferman aliron), kio signifas ke ĝi estas disponebla senpage.

La Journal of Applied Geodesy (Ĵurnalo de Aplikita Geodezio) publikigis rete la kolege reviziita artikolo "Time Series Analysis of 3D Coordinates Using Nonstochastic Observations". La artikolo estos prezentata la 30-an de marto 2016-a dum la 3rd Joint International Symposium on Deformation Monitoring en Vieno.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto