Pri geodeziaj deformaciaj observoj

Regado

Geodeziaj deformaciaj observoj (prigardado de deformacioj de tio kio estas supre de, sur aŭ sub la tera surfaco) estas farataj sur multaj agadkampoj. Estas diferencoj inter ĉi tiuj kampoj. La eltiro de gaso, oleo kaj salo estas farita laŭ forte preskriba le─Łaro, kiu mankas sur la plimulto de aliaj kampoj. En civila kaj komerca konstruado fortan influon havas privataj kompanioj, inter alie asekurkompanioj. La nacian infrastrukturon forte kontrolas la registaro, sed la influo de privataj kompanioj kreskas. Tiuj diferencoj influas la regadon, la teknikojn uzatajn por geodezia prigardado, la normigon kaj la komunikadon. Kiuj estas la diferencoj kaj kial ili ekzistas?

Geodezio-matematikaj modeloj

Nederlandse Aardolie Maatschappij (NAM) analizas la observojn pri termalleviĝoj ekde la fruaj sesdekaj jaroj kun ĉiam pli kompleksaj matematikaj modeloj. Ekzistas intensaj diskutoj inter geodeziistoj kaj geofizikistoj pri la modelado kaj interpretado. Diskutoj estas prideciditaj je scienca nivelo.
En la plejparto de aliaj agadkampoj la uzitaj matematikaj modeloj estas ofte simplaj, tiel simplaj, ke indas demandi, ĉu ili estas akcepteblaj. Kial estas tiel kaj ĉu eblas pliboniĝo? Kiel eblas aldoni valoron al geodeziaj observoj?
Analizo de la uzataj matematikaj modeloj kaj la projektado de ĝeneralaj modeloj estas necesaj kaj unu el la celoj de la esplorado.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto