Doktoriĝa esplorado de Hiddo Velsink

Geodeziaj deformaciaj observoj: komunikado, teknologio kaj regado

Tiuj retpaĝoj estas dediĉitaj al la doktoriĝa esplorado de Hiddo Velsink. La esploroj komenciĝis en la aŭtuno de 2011 kaj ili daŭros kvar ĝis kvin jarojn. La esploro direktiĝas al la konstruado de komunikadmodelo por geodeziaj deformaciaj observoj. La provizora titolo estas: "Aldoni valoron al deformaciaj observoj". La esploro provas ligiĝi laŭ eble plej multe al la profesia praktiko kaj tial tiuj ĉi retpaĝoj.
Por konstrui komunikadmodelon kvar submodeloj estas disvolvitaj en la kadro de la esploro, t.e. modeloj por:

Dum la esploroj evidentiĝis ke ne ekzistis bona matematika modelo por geodezia analizo de deformacioj kaj ke ĝia ellaborado estis grava kaj prenus multe da tempo. En kelkaj sciencaj publikaĵoj la modelo estas kaj estos prezentita. Programoj estis koditaj en MATLAB por validigi la ellaboritan modelon.

Kiel konsekvenco la emfazo en la esplorado ŝanĝiĝis ekde 2011 de komunikado kaj regadaj aranĝoj al matematikaj kaj geodeziaj modeloj.

En 2014 stipendio (programo Maps4Society) estis akirita por esplorado de modelo por normigado de geodeziaj deformaciaj mezuradoj, la projekto DefoGuide. La esplorado bone akomodiĝas ene de la doktoriĝa esplorado kaj temas pri normoj. Partneroj en la projekto estas:

Kelkaj aliaj partneroj aliĝis al la projekto poste (NAM, Brem Funderingstechniek, RPS). La projekto analizis la nunan praktikon de vortigo de kontraktoj por geodezia analizo de deformacioj kaj ellaboris matematikan modelon. De tiu modelo estis derivite kiel statistike akcepteblaj normoj povas esti formulitaj.

La doktoriĝa esplorado estas sub gvidado de prof. R.F. Hanssen, estro de la fako de Geoscience and Remote Sensing de la Teknika Universitato de Delft. Kungvidantoj estas prof. Johan Versendaal de Hogeschool Utrecht kaj Prof. Niemeier de la Teknika Universitato de Braunschweig.

Mejloŝtonoj

Ĵaŭdon la 19-an de majo 2016-a la fina simpozio de la projekto DefoGuide okazis. Pli da informoj troveblas ĉi tie.

Je la 30-a de marto 2016-a Hiddo donis prezenton en Vieno dum la 3rd Joint International Symposium on Deformation Monitoring. La prezento estas publikigita kiel kolege reviziita artikolo en la unua numero de la Journal of Applied Geodesy kaj estas trovebla ĉi tie.

En la numero de novembro 2015-a de la Journal of Geodesy la kolege reviziita artikolo "On the deformation analysis of point fields" estis publikigita.

En la lasta numero de 2015 de Survey Review la kolege reviziita artikolo "Extendable linearised adjustment model for deformation analysis" estis publikigita.

Arkivo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto