La fono de Hiddo

Hiddo Velsink naskiĝis en 1958 kaj studis geodezion en la Teknologia Universitato de Delft. Post kariero en la nederlanda katastra servo li lekciis pri geodeziaj temoj en la Teknologia Universitato de Delft kaj la Universitato de Aplikitaj Sciencoj en Utrecht. En ĉi tiuj funkcioj li verkis ampleksajn lekciajn notojn por la kursoj en geodezio. Tiuj lekciaj notoj estas ankoraŭ uzataj en la kursoj kaj en la geodezia praktiko.

En 2001 li ŝanĝis sian pozicion al estra pozicio en la Universitato de Aplikitaj Sciencoj en Utrecht kaj akiris larĝan sperton en la estrado de pluraj kursoj ĝis la gvida funkcio de la Instituto de la Konstruita Ĉirkaŭaĵo, kun 1700 studentoj kaj pli ol cent docentoj.

Pro grava ŝanĝo en la estra strukturo de la fakultato de Scienco kaj Teknologio en 2011 kaj la politiko de la Universitato de Aplikitaj Sciencoj en Utrecht forte instigi doktoriĝajn esplorojn de la docentoj, li decidis komenci doktoriĝan esploradon kaj kapti la okazon por starigi, en proksima kunlaboro kun la regiona industrio, spertogrupon en la atendeble pli kaj pli gravaj fakterenoj de konstruinformaj modeloj kaj geografiaj informsistemoj.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto